?

Log in

No account? Create an account

finita libro

Mi ne scias kiun mi salutas, sed... Saluton!
Hodiaŭ estas bona ripoztago. Mi sufiĉe multe satdormis...nu, ordinare mi simple multe dormas kaj hodiaŭ ankaŭ sate tion faris kaj nun havas sufiĉe bonan humoron. Plaĉas ankaŭ al mi, ke mi lastatempe havas multe da sonĝoj. Hodiaŭ, ekzemple, mi manĝis kamemoron... kaj ĝi estis granda, frostigita kaj rozkolora =) Mi devas konfesi ke reale mi ege malofte ĝin manĝis (ĉu entute manĝis? mi ne scias...). Nu tio ne vere gravas.
...Antaŭe mi volis ĉiutage skribi iun specialan frazon al mia taglibro (kiun mi gvidas same malofte, kiel ĉi tiun) pri pasanta tago por iel distingi ĝin de aliaj. Mi eĉ sukcesis dum unu aŭ du monatoj. Eble mi eĉ povus trovi tiujn skribaĵojn...sed poste okazis tagoj tute similaj unu al la alia...kaj mi ne sciis kion skribi aŭ pigris aŭ aŭ. Do, pro kio mi tion skribis? Pro tio, ke hodiaŭa tago mi nomus "Tago de filmo _rakontoj_ kaj unua reala ĝis fino tralegita libro en lingvo internacia".  
La libro nomiĝas "Kavaliroj de kvardek insuloj" fare de fama rusa verkisto Sergeo Lukjanenko... Kiun impreson mi havas post la legado? Nu... ĝi estas sufiĉe interesa (mi antaŭe tralegis alian lian libron "knabo kaj mallumo" sed en la rusa kaj komencis sed ĉesis legi ankaŭ "noktan patrolon"...ĉiuj plaĉas al mi ege). Ĝi estas pri infaneco, ĝia krueleco, ĝiaj elektoj...amikoj kaj malamikoj..iom da elpensaĵoj kaj fikcio. Se rakonti pri facileco...do mi ne komprenis nur parton pri Freneza Kapitano (kie Dima rompis la ŝipon), ĉar multe da specialaj vortoj mi trovis...kaj lastajn ĉapitrojn mi "manĝis" sufiĉe rapide (iam sen kompreno de multaj vortoj), ĉar ege interesiĝis kiel la historio finiĝos.
Do mi vere ĝojas, ke mi finlegis ĝin...dankon al la verkisto kaj bona eldonejo ;) kaj iomete al mi.
Mi jam estas sufiĉe dormema...do eĉ ne intencos nun rakonti pri la filmo...multe multe multege da emocioj kaj pensoj. Mi ŝatas tiujn filmojn, ĉar ili devigas pensi....

Dank' al... sonĝoj. Mi iras al vi.

post la longa silento...

Antaŭvorto
...Mi ĉiam kun granda malfacilo komencas ion skribi. Kaj ne gravas, ĉu ĉi tie aŭ al reala papera taglibro. Sed ofte volas tion fari, verdire. Oni povas diri, ke mi pigras, kiel ĉiam...nu, pardo de vero ja ekzistas en tio. Sed mi pensas, ke la kialo estas en tio, ke mi havas altajn limojn por ĉia mia adago...kaj por skribado ankaŭ. Mi volus skribi lerte kaj senerare, kaj krom tio ankaŭ kompreneble kaj bele. Kaj...kiam mi faras male - tio ege ne plaĉas al mi. Jes, vi povas diri, ke sen trejnado oni nenion atingas...kaj eraroj estas neeviteblaj. Sed mi tiel malŝatas ilin fari. Eble tio venas de lernejo kaj mia "sindromo de avanulo", sed kiu scias. Do, kion finfine mi volas diri per tiu antaŭvorto? Laŭdu min, ke mi finfine eksidis ion skribi kaj sentas min kiel granda verkisto?)) (temas pri tiu vorto "antaŭvorto" kiel en libroj). Eble jes...eble mi bezonas subtenon en tio. Ho ve, kiam mi ĉesu kaj maturiĝos fine...

La vivo
Verdire mi eĉ ne imagas kiu povas legi tiun deliraĵon (vidu, denove). Sed se iu interesiĝas, mi povas iam rakonti pri mia vivo (kaj al mi mem ankaŭ). "Vivo glate neniam fluas, ĉiam batas kaj skuas" - tia proberbo de la kreanto ege bone priskribas mian nunan vivon. Jen kelkaj pensoj, kiuj aliris mian kapon ne tiel longe antaŭe: "...iu tutcerte volas, ke mi freneziĝu", "...estas vere feka periodo kaj mi ĉiujn perdas, kaj ĉion...amuze, ke mi jam antaŭe tion pensis, vidu, vi povas pli multe perdi", kaj kelkaj aliaj.
Do, kio okazas? Nenio nova kaj bona. Senforteco estas mia ĉefa kaj la plej granda problemo. Estas nekredeble, kiam vi eĉ ne imagas kion vi povas fari por ŝanĝi la situacion. Jes, okazas aĵoj kiam simple via imago malbone funkcias...sed kion vi faru, kiam parencoj ege malbone malsanas? Kaj ne estas problemo en mono aŭ piloloj...simple en tio, ke vi (kaj neniu entute) povas tion ripari...
Mi vere ne volus, ke miaj vortoj ŝajnus plendo... Skribi ĉi tie vere helpas al mi. Do pardonu min, kara leganto, se vi iam kaj ie troviĝos.
Amikoj (tiuj nemultaj, kiujn mi ĝojis havi) ankaŭ po iom foriras de mia vivo. Homoj ŝanĝiĝas, neniu miros pro tio...kaj eliras en via vivo kaj eniras eble en ia alia... Sed tutegale dolore perdi proksimulojn. Mi ofte havas senton, ke mia "internejo" aŭ "animejo" forbrulas...Feka, malagrabla sento, kredu min.
Do, ĉu mi havas depresion? Verdire, ne...Mi iel, sed travivas tion. Apation tutcerte mi havas. Nenion volas fari en tiu stulta urbo, nenien iri. Novaj homoj povas plifaciligi mian staton, sed ne multe kaj ne ĉiuj...
La unua solvo por tio ĉio estas....atendi. Ĉu mi estos malprava, se diros, ke mi jam sufiĉe multe atendis? Mi opinias, ke ne... Ne tenu min, kara vivo. Donu fari tion, kion mi vere volas. Mi sukcesos, ne timu. Ne timu pro mi, mi elektos la plej bonan vojon por mi, eĉ se tio estos nur mia imago... Mi plu ne volas sidi en tiu ĉi loko.

Okupoj
Pri kio mi okupiĝas?
Pri fekaĵoj, verdire...MI malŝparas mian tempon ĉe komputilo, precipe. Multe ludas, tro multe. Por kio? Simple por ne pensi, mi supozas.
Bone, ke lastatempe eĉ ion legas, sed ne tiel multe kiel volus. Eble forĵeti komputilon...fariĝus pli pli bone, hehe.

Ĉio.
Nu, kial mi nomis tiel mian skribaĵon vi demandos? Ĉar mi mem ne scias, ĉu mi skribos iujn pozitivajn pensojn aŭ ne... ĉar mia humoro estas tia, ke multaj el miaj fremdaj amikoj jam estas en JES-ejo aŭ baldaŭ estos...kaj unu rusa amikino ankaŭ) Nu, kion fari. Kelkaj tagoj antaŭe mi eĉ havis senton de Nova Jaro ene kaj volis iri kaj aĉeti donacetojn, ion paki aŭ io tia... Kaj nun) Mi ne diru, ke mi ĵaluzas, tute ne! Mi certe ĝojas pri ĉiuj, sed ankaŭ volus esti inter ili...helpi al Dorota ankaŭ) Ridi multe kaj amuziĝi, kiel hieraŭ dum parolado kun franca flanko ;) damne))) 
La fakto estas, ke mi preskaŭ ne havas planojn por festado de Nova Jaro...Preskaŭ, ĉar "iri al gastoj" kaj "kuiri ion por poste manĝi" mi ne taksas kiel bonaj planoj. Jes, oni povas diri "ne pensu pri tio, via tempo ankaŭ alvenos...". Eble mia soleco ĉi tie ĝenas al mi) Haha...preskaŭ soleco, certe.
Fek, mi lernu PMEGon kaj Universalan Vortaron)) Estos pli utile ol sidi kaj skribi tiujn ĉi stultaĵojn...(ĉar mi ne estas kontenta pri mia lingva nivelo, jes jes ja!)

Do.... Mi trankviliĝu, estu logika, bonhumora, celkonscia kaj iru for =) Ĉion bonan! (ne en nova jaro... ankoraŭ en nuna) Ĝis!

Pri ŝanĝoj...

Averto por miaj rusaj legantoj... Мой русский блог находится теперь здесь http://sebevne.livejournal.com/
В текущем журнале я решил публиковать теперь только записи на Эсперанто ;) Извините за неудобства. И если читаете - спасибо. 

осторожно, alia parto de teksto - en Esperanto ;)Collapse )

grande kaj laŭte: nokta verkado

Antaŭparolo:

Ŝajnas, mia cerbo estas ankaŭ freneza. Rekte kiel ĝia posedanto. Hodiaŭ mi vekiĝis kun doloro en mia gorĝo kaj kuŝaĉis tutan tagon en la lito kun malgranda temperaturo. Sed mi ĝojas pri tio, ĉar mi havis sufiĉe da tempo kaj ne havis fortojn sidi ĉe komputilo. Pro tio mi decidis tralegi kelkajn Kontaktojn. Mi tro bone opiniis pri mia ebleco legi en Esperanto, ĉar mi sukcesis tralegi nur unu kaj duono eldonon. Kaj kiam mi komprenis, ke la cerbo komencas malfunkcii por legado kaj kiam mi ekvolis dormi...aperis alia penso: ke mi volas ion verki! Bona decido, jes ja, sed ne en preskaŭ 5a de mateno. Ne gravas. Mi scias min kaj mi ne ekdormos kun tiom da pensoj ene, estu certa. Do, mi decidis elverŝi tion ĉion.

PeNsoj:
Do, pri kio vi pensas, kara noktverkanto?.. Eble pri temoj, artikolojn por kiuj vi ĵus tralegis? Sendube. Kiel mi povas ne interesiĝi pri tio. Sed ankaŭ...? Ankaŭ pri tio, ke hieraŭ mi promesis al mia amikino ion skribi por ŝi. Sed kion vi povas skribi por malmulte konata persono? Ion ĝeneralan, ĉu ne?.. Ŝajnas, ke vi pravas, kara skribanto.

Por Agni:
...Mia unua kaj lasta penso nun al vi. Varsovio por mi longan tempon estos rufa-urbo =) Morgaŭ mi daŭrigos mian skribadon...
---### 4an de decembro ###---
Kiam mi diris, ke mi volas skribi ion al vi, en mia kapo ĉeestis tute precizaj pensoj. Tiuj pensoj provis kompreni vin. Mi jam skribis malgrandon pecon de ili, sed vi demandis min "kion mi fumis". Nun mi iomete dubas, ke aliaj miaj pensoj estos interesaj por vi, sed mi provos. Ĝenerale, ekzistas du specoj de homoj: unuaj pli-malpli ŝatas deliraĵon, kiun mi skribas, kaj duaj - malamas =) Mi antaŭe ne renkontis "mezajn", vere. Aŭ unua aŭ dua. Ni vidos post kelkatempo al kiuj iros vi =D 
---### fino ###---

PeNsoj plu:
Mi ekvolis havi pli-malpli bonan kutimon. Skribi en la lingvo (mi komprenas en kiu eĉ sen antaŭa mencio, kaj vi?) ĉi-tage kaj fari ĉirkaŭ unu paĝo kaj duono. Aŭ se kalkuli pli precize - 1000 literojn sen spacetoj aŭ pli, se mi volos. Ne tiel multe, ĉu? Sed gravos kion mi skribos, jes. Mi ne volas senpense kaj seninterese skribi. Mi havas ideon, ke mi donos al mi iun temon (ekzemple: ĉu mia vivo estas pli valora ol vivo de alia homo?), iam gravan temon, kaj poste provos elskribi ian nebanalan respondon, pripensi pri multaj (preskaŭ skribis "ĉiuj") vidpunktoj kaj en la fino fari konkludon, resumon (mi lastatempe ŝatas skribi aŭ elparoli sinonimojn kune...eble mi opinias, ke tio plialtigas nivelon de mia vortaro, aŭ io tia). 
Mi ja komprenas, ke mi estas pli malvola homo ol vola, kiam temas pri devigo al si mem fari ion. Sed eble mi alimaniere kondutos en tiu ĉi situacio. Eble...
Mi ankaŭ pensas nun sekvajn aĵojn: mi volas konatiĝi kun A. Osincev ĉar li faras tiel multe en e-movado, ke mi ne povas ne interesiĝi pri li, mi volas partopreni al "filmoj sen limoj" kaj traduki tekstojn (rilate kun antaŭa punkto), mi volas tralegi 800-paĝan libron kiu nomiĝas "Esperanto en pekspektivo" (ĉar tiel multe da paĝoj, hehe, kaj interese, kion homoj skribis pri la lingvo en 1974).

Ĉu plaĉis al mi pasinta tago? Evidente.

stranga senso

Iam okazas stanga situacio...Ke mi volas skribi ion eĉ se mi ne havas eblecon por tio. Ekzemple kiel nun. Mia kapo doloras kaj mi bezonas iri dormi. Mi eĉ ne havas iun gravan aŭ interesan penson ene. Sed mi volas skribi. Kaj sen tiu skribaĵo mi ne iros al mia lito. Vere strange. Nu, ĉu mi simple volas danki fortojn de tiu ĉi mondo pro mia bona kaj agrabla tago? Nu eble, mi ne scias. Ĉu? Nu bone, bone. Mi dankegas vin, jes ja. Korajn dankojn. Kaj bonvolu daŭrigi tion. Mi vere ŝatas.
Nu, ĉio? Verŝajne...

=)

jen mia tago, pff..

Hodiaŭ estas humoro por skribi ion en Esperanto... Kial? Nu, eble tial ke mia cerbo tute ne funkcias pro malsano, bedaŭrinde. Denove "kial?". Mi pensas, ke kialo povas esti malbona vetero, kiu ŝanĝis...aŭ nur tio, ke 2 telefonvokoj vekis min frue, ho ve. Haha. En la lingvo mi ankaŭ povas "plori")) Bonege...Kie mi estis? Kion mi faris?.. Preskaŭ nenion, faris "peton" de mia patrino, kaj spektis "Dobermann" kun Cassel, kaj stult e parolis kun Dorotka, ktp. Dum 2 aŭ ĉikraŭ horoj presis librojn por Nastja. Amuze tio estis) En la komenco de tiu ĉi tago mi volis sidi kaj prokrasti tutan tempon...sed ne, vivo estas vivo, kaj ĉiu homo devas fari ion por ĝi... Ĉu la filmo plaĉis al mi?.. Jes, rekte por mia humoro ĝi estis. Sen gravaj pensoj, multege da sango, ĉarmegaj aktoroj..) Mi provis melodramon antaŭe...sed ne, ne por hodiaŭ)
Ankaŭ ni spektis tenison kun patrino kaj ŝi laŭtege kriis kaj nervoziĝis...Kaj tio estas tute nekomprenebla por mi. Ĉu iu en la fino de la ludo prenos tutan vian monon se "nia" Vera malgajnos? Mi ege dubas... Kaj pro kio vi devas fari tion ĝis doloro de kapo (ĉar kapo ekdoloris post la matĉo). Ho ve... Mi ne diras, ke mi estas ege saĝa persono, mi ankaŭ faras strangajn aĵojn, sed stultaĵoj de aliaj homoj ĉiam mirigos min...
Ah...mi pentris bonegan fiŝon, beda..., ke mi ne havas iun ilon por aldoni ĝin ĉi tien. Bonkora ŝarko ĝi estas, hehe) 

Ah, jes! Mi ankaŭ povas rakonti pri antaŭan tagon. Mi helpis al Filippo en arbaro. Infanoj ludis kaj mi devis "kontroli" ilin kaj meti, ke ili estis ĉe mi en la papero. Multe da ĉarmaj geknaboj estis) Mi ŝatis multajn. Kaj ekvidis, ke ju pli aĝaj ili estas des pli terure ili pigras kaj ne volas pripensi iomete por solvi la taskon trovi vojon... Strange por mi ĝi estis. Ĉu tio ankaŭ ekzistas por maturaj homoj... Kaj kio estas la kialo por tio? Hodiaŭ mi sendube ne trovos la respondon. Do eble poste...

Kaj mia kolorknabino kompreneble ĝojigas min, hehe)) (Antaŭe mi pensis kio okazos* (dank' al mia karamelka, ke ŝi ankoraŭ povas kontroli min))), se ŝi ekvidos la skribaĵon en Esperanto kaj ne trovos frazon pri si, haha... Ĉu mi timas mian edzinon?))

Kaj nun mi demandos min jam en Esperanto. Saaa-ŝa? Kiam vi leterojn finos? Pigrega homaĉo!